Karl-May-Gesellschaft - Esperanta Pages


Karl May

De Claus Roxin

La 30-an de marto 1912 en Radebeul apud Dresdeno mortis Karl May en la "Vilao Shatterhand", de unu jarcento unu el la plej multe legataj germanaj verkistoj. Multaj figuroj de lia fantazio - Winnetou, Old Shatterhand, Kara Ben Nemsi kaj Haĝi Halef Omar - atingis tiomgradan popularecon, ke la plejmulto de germanlingvaj gelegantoj estas ekde la junaĝo profunde intimaj kun ili.

Lia ampleksa verkaro rezultis el eksterordinare malfavora kaj eventoplena vivo. Karl May naskiĝis la 25-an de februaro 1842 kiel kvina el dek kvar infanoj de ercmontara teknikisto en la saksa Ernstthal (poste Hohenstein-Ernstthal) en ekstrema povreco. Li fariĝis instruisto en popollernejo, perdis kiel deknaŭjarulo jam kelkajn semajnojn poste pro negrava mispaŝo sian profesion kaj pro mizero kaj obstineco kondutis nekorekte per kavalier-friponaĵoj, per kiuj li klopodis kontentigi siajn eksterordinaran fantazion kaj humiligitan prestiĝavidon. Sekve de tiuj misagadoj li estis devigita trasuferi kaptitecon dum ok jaroj.

Post sia liberigo (1874) li interesiĝis pri verkistaj aktivecoj. Komence li skribis antaŭ ĉio hejmecajn novelojn kaj anonimajn primitiv-romanojn. La decida sukceso komenciĝis per liaj "Rakontoj pri vojaĝoj", aperintaj libroforme ekde 1892. Per ili May priskribas aventuraĵojn de sia heroo en ekzotikaj regionoj, verkitaj en la unua persono, antaŭ ĉio en la sovaĝa okcidento de Norda Ameriko kaj en la oriento. Li sukcesis tiomgrade sugeste kaj kolorplene prezenti tiujn fikciajn raportojn kun geografiaj kaj etnografiaj detaloj, ke la rakontoj pri vojaĝoj ("Winnetou", "Old Surehand", "Tra la dezerto") ĝisdate fascinas ĉiam denove generaciojn de legantoj, kvankam ties literatura valoro estas diversmaniere taksata. Ankaŭ la humanisma tendenco de liaj libroj kaj ties aktivado favore al subpremataj popoloj (ekzemple indianoj kaj kurdoj) sekurigas al tiu ĉi "Ŝekspiro de la junuloj" (laŭ Ernst Bloch) ĉiam denove aktualan intereson kaj simpation de sennombra legantaro.

Post la komenco de la nova jarcento Karl May venis en la fokuson de multnombraj procesoj kaj gazetaraj kvereladoj. La malkovro de liaj krimaj junulpekoj, la nerajtigitaj publikaĵoj pri liaj primitivaj romanoj kaj atakoj kontraŭ la literatura kritiko implikis lin en senfinajn batalojn pri honoro, aŭtoraj rajtoj kaj verkista agnosko kaj kaŭzis finfine iom-post-iom la elĉerpiĝon de lia sanstato. Dum tiu tempo tamen ekestis signifoplena, nun ne plu al la rakonto de aventuroj dediĉita malfrua verko, kiu en bildigitaj vizioj kaj utopioj evoluigas la transkonfesian kristanecon kaj pacajn ideojn de la aŭtoro ("Kaj paco sur tero", "En la regno de la arĝenta leono", "Ardistano kaj Ĝinistano").

La 22-an de marto 1912, ok tagojn antaŭ sia morto, Karl May prelegis, aplaŭdata de pli ol 2000 geaŭskultantoj en Viena salonego, defendante siajn vivon kaj verkaron kaj samtempe propagandante la pacifismajn ideojn de Bertha von Suttner, nobelpremiitino. Ŝi skribis en nekrologo pri Karl May: "Kiu estas aŭskultinta tiun belan maljunulon je tiu 22-a de marto dum plenaj du horoj, kiu entuziasme parolis en la plej altaj regionoj de la imagoj, tiu devis havi la konvinkon, ke en lia animo flamegas la fajro de boneco".

(Teksto de speciala poŝtmarko okaze de la 75-a datreveno de la morto de Karl May fare de profesoro doktoro Claus Roxin, universitato de Munkeno, prezidanto de la Karl-May-Societo (Karl-May-Gesellschaft). Eldontago: 12-a de februaro 1987.)

Motivo de la poŝtmarko: "Winnetou - unu el la plej spektaklaj figuroj de la granda verkisto, formita laŭ la libro-kovrilo "WINNETOU I", Karl May, kolektitaj verkoj, volumo 7-a, kun afabla permeso de Karl-May-Eldonejo, Bamberg.



Vidata per fremdaj okuloj: Karl May

(Fonto: flugfolio de la Karl-May-societo)


Li estas la plej elstara reprezentanto de tipo de poezio, kiu apartenas al la vere originalaj, kaj kiun oni povus nomi "poezio kiel plenumo de deziroj"

Hermann Hesse, 1919

Unuaranga scipovo, al kiu adheras sendube trajto de genieco.

Carl Zuckmayer, 1929

Karl May estas unu el la plej bonaj germanaj rakontistoj, kaj li eble estus la plej bona, se li ne estus estinta malriĉa, konfuzita proleto.

Ernst Bloch, 1929

La lasta granda mistikulo de nia literaturo

Arno Schmidt, 1955

Aminda nostalgiulo, kiun nevenkebla dezirego pelis el Radebeul en la mondon.

Curd Jürgens, 1955

Mi estas entuziasmigita admiranto de Karl May

Johannes Mario Simmel, 1973

Tia natura talento naskiĝas nur unufoje en jarcento.

Erich Loest, 1975

La idolo de mia infaneco, Winnetou, la stoika tribestro de la Apaĉoj el la Karl-May-romanoj.

Teddy Kollek, 1980



KARL-MAY-SOCIETO (KARL-MAY-GESELLSCHAFT)

Kie mi vidas grandajn efikojn, tie mi kutime premisas grandajn kaŭzojn. (Goethe al Eckermann, 21.10.1823)

KARL MAY estas la kreinto de Winnetou kaj de Old Shatterhand, de Haĝi Halef Omar kaj de multaj aliaj figuroj, kiuj ekde nia juneco loĝadas en nia fantazio. Sed li skribis ankaŭ librojn, kies orientala aŭ amerika kostumo estis nur kamuflaĵo: malantaŭe prezentiĝas rigardoj en lian psikon kaj komplikan vivon. Tiu vivo, longtempe barita de legendoj, decide pliheliĝis dum la lastaj jaroj. Samtempe ni lernis legi liajn librojn ne nur kiel avantaĝajn rakontojn, sed ankaŭ inversdirekte prilumi la kontrabandaĵojn en ili koditajn. La reciproka interludo de vivo kaj verko, de interpretado kaj esplorado pri faktoj, sed ankaŭ la dispono de aliloke apenaŭ atingebla literaturo estas la laborkampo de la KARL-MAY-SOCIETO.

Nuntempe ni scias, kiu sin kaŝas malantaŭ la orientalaj nomoj en la romano "En la reĝlando de la arĝenta leono" (Im Reich des silbernen Löwen), kiomgrade ekzakte estas la historia kaj geografia fono de liaj libroj, kiaj estis la fontoj de lia laborado, kiaj profundaj detaloj de liaj karaktero kaj biografio respeguliĝas en la romanfiguroj kaj en la agadlinioj. En liaj privilaĝaj rakontoj ni retrovas lian hejmregionon, en liaj herooj kaj kanajloj la kurbiĝon de lia vivo. Ni ankaŭ plion scias pri la fortostreĉoj, per kiuj li post sia restado en la pundomo retrovis la vojon al la vivo kaj post la venko pri la mizero de nesufiĉe salajrita dependa laboro kiel verkisto fariĝis avangardulo, ĝis kiam subite je la kulmino de lia famo (komence de la jarcento) fiĵurnalista kampanjo, parte kalumnia pri liaj kulpuj dum lia pasinteco, preskaŭ ruinigis lin kaj lian verkon.

Kiam la KARL-MAY-SOCIETO en 1969 estis fondata, la vasta publiko same kiel sciencistoj taksis la aŭtoron prefere naiva junulo kun dubinda pasinteco. La pura amplekso de lia populareco (la germanlingva eldonkvanto de pli ol 80 milionoj) flankenŝovis lin en la angulon de senpretendaj multskribantoj. La KARL-MAY-SOCIETO nuntempe kun pli ol 1700 membroj en pli ol 20 landoj unu el la plej grandaj germanaj literaturaj societoj, esence kontribuis al la propra malkovro de May. Sed ĝi ne nur komprenas sin fokuso de la esplorado, sed samgrade kiel unuiĝo de fascinitaj amikoj de Karl May, dezirante sperti plion pri la saksa fantaziulo, sen mem deziri ekfunkciigi tajpilon. En la KARL-MAY-SOCIETO renkontiĝas germanistoj, juristoj, dommastrinoj, komercistoj, verkistoj, lernantoj, entute homoj entuziasmigitaj pri lia verko, kiuj volas inter si dividi ĝojon kaj scivolemon. La KARL-MAY-SOCIETO sin turnas ne al indiferentuloj, ankaŭ ne intencas subteni kultan adoradon. Nenion kontraŭ May kiel inspirinton de liberaeraj prezentaĵoj kaj nomdonanto por indianaj ludoj. Temas por la societo pli pri senantaŭjuĝa, sobra kaj science solida, sed ankaŭ en pli bona senco amatoreca okupiĝo pri May, manenmane de kritikema prudento kaj engaĝiteco pri tiu teksista filo, kiu por si kaj por ni kreis propran mondon.

Dum la unuaj jardekoj de sia ekzisto la KARL-MAY-SOCIETO evoluigis ampleksan represaĵ-programon kaj samtempe kreis multfacetan forumon por publikaĵoj pri la plej diversaj aspektoj de Karl May ekde lia biografio ĝis la interpretado de lia verko. La intertempe konsiderinda amplekso de sekundara literaturo pri Karl May estas plejgrandparte la merito de la KARL-MAY-SOCIETO kaj ties membroj. La societo krome ĝojas, ke ĝia laboro kaj la grandnombra interesiĝantaro ligita al ĝi instigis aliajn eldonejojn aperigi sammaniere faksimilajn presaĵojn de malnovaj originaloj. Membroj de la societo kunlaboris por la Karl-May-manlibro de Kröner-Eldonejo, por Karl-May-Leksikono pri figuroj (Igel-Eldonejo) kaj por publikaĵoj de aliaj eldonejoj pri Karl May.

Ĉiun duan jaron diversloke okazas membro-kunveno, ĉiun kvaran jaron la membro-kunveno laŭstatute elektas la gvidantaron.

Memkompreneble ĉiu agado de la societo kaj gvidantaro okazas honorofice, ĉiuj membrokotizoj, mondonacoj kaj aliaj enspezoj de la societo favorigas ekskluzive la literaturan agadon.



FAROJ DE LA KARL-MAY-SOCIETO (KARL-MAY-GESELLSCHAFT - KMG)

Jarlibroj de la societo

La jarlibroj, tole binditaj, po 300 ĝis 400 paĝoj, aperadas ekde 1970 kaj kolektas la plej gravajn rezultatojn de la Karl-May-esplorado. De multaj jaroj, sen esti esoteraj, ĉiuj facetoj de la verkaro kaj vivo de Karl May estas prilumigataj. La jarlibroj enhavas krom eseoj kaj ampleksaj prezentaĵoj pri la historia respektive literatura fono de liaj verkoj dokumentojn, leterinterŝanĝojn kun samtempuloj, krome nekonatajn tekstojn de la verkisto en aŭtentikaj reproduktaĵoj. La jarlibro finas per literatura raporto pri gravaj noveldonaĵoj de la koncerna jaro rilate la internan vivon de la societo.

Sciigoj

Kvarfoje dum unu jaro aperas sciigoj de la KMG en formato A 5, ampleksante po 64 paĝojn. Ili enhavas raportojn pri aktualaj rezultatoj de la esploroj en diversaj ampleksoj kaj pri ĉio sciinda por ĉiuj membroj, kvankam ne ĉio gravas por jarlibro.

Post ĉiu deko da kajeroj aperas detala indekso enhavanta ĉiujn nomojn kaj terminojn de la priraportita tempo.

Karl-May-Societaj sciigoj

La KMG-sciigoj aperas kune kun la sciigoj, ampleksantaj ĉirkaŭ 32 paĝojn en kajero, do kvaronjare kaj samamplekse. Ili estas destinataj kontaktiĝi kun la membroj, enhavas indikojn pri novaj eldonaĵoj, kunvenoj kaj pri represitaj gazetaraj artikoloj. Sub rubriko de anoncetoj la membroj povas interŝanĝi librodezirojn.

Specialaj kajeroj

Neregule aperantaj specialaj kajeroj pritraktas pli ampleksajn detalojn, kiuj pro siaj specialaĵoj taŭgas nek por la jarlibroj nek por la aktualaj sciigoj. La numero 88-a enhavas kompletajn indikojn kun registroj pri aŭtoroj kaj temoj, aldone al la antaŭaj 75 ekskluzivaj kajeroj.

Materialoj pri la Karl-May-esplorado

Tiu ĉi broŝurita serio (ĉiu volumo kun pli ol 200 paĝoj) prezentas malpli konatajn tekstojn el la tempo de la procesoj (ekzemple "La dankema leganto", 1902) kaj aliajn pli ampleksajn verkojn pri Karl May.

Represaĵoj

La Karl-May-Societo (en la germana KMG) reeldonis faksimile presitajn publikaĵojn de ĉiuj unuaj gazetaraj publikaĵoj de la aŭtoro, kies teksto ofte grave diferencas de pli postaj libroeldonaĵoj. Tiamaniere laboroj estas disponeblaj, kiuj kelkfoje restas konservataj en ununura ekzemplero. Al ili apartenas krom la romanoj kiel la unuaj ses volumoj de la Radebeul/Bamberga eldonaĵo ("Tra la dezerto" ktp.), "Winnetou", "Satano kaj Iŝariot", la junularaj rakontoj "La trezoro en la arĝenta lago", "La Naftoprincido", "La bluruĝa Metuŝelaĥo" ankaŭ "La libro pri la amo". La lasta menciita transdaŭris en nur unu ekzemplero, en privata posedo, la tempon. En teksta kaj komentaria volumo la kvazaŭ nekonata Karl May estas ree prezentata. Ankaŭ la duobla romano "Sceptro kaj martelo", "La insulo de juveloj", de kies unua parto ekzistas nur unusola ekzemplero, retroviĝis dank al la Karl-May-Societo kaj estis faksimiligita.

Ĉiuj eldonaĵoj entenas interpretajn kaj biografiajn klarigojn en vasta amplekso, ofte kun ilustraĵoj kaj konkordancoj al paĝoj en pli postaj eldonaĵoj.

Ĉiuj jarlibroj, la komunikoj ekde la 52-a numero, la plimulto de la specialaj kajeroj kaj kelkaj titoloj de la materialoj kaj de la represaĵoj estas ankoraŭ livereblaj. Prospektoj kun la enhavo de la jarlibroj kaj indikoj pri aliaj ankoraŭ haveblaj titoloj kaj prezoj por la membroj estas mendeblaj ĉe la aferoficejo.