Karl May en Esperanto

Jam dek unu jarojn antau la starto de la serio "Carl May's gesammelte Reiseromane" en la eldonejo de F. E. Fehsenfeld (Freiburg i. Br.), unuafoje eksterlanda eldonisto atentis pri la germana aventurverkisto Karl May (1842-1912). La katolika Pariza gazeto "Le Monde" komencis je la 12-a de novembro 1881, mallonge post la ekapero de la katolika porfamilia revuo "Deutscher Hausschatz", la preson de unuopaj partoj de la poste sesvoluma Oriento-ciklo, markinte per tio la komencon de serio de May-tradukajxoj, kiuj, elirinte de Francio, aperis gxis nun en pli ol trideko da landoj.

Jam en 1888 Herder eldonis en München modestan libreton en Volapuko de Karl May kun la titolo "Tävaventürs in Kurdän ed in Lapän". La tradukinto Hans Baumann per la publikigo de la vojagxrakontoj "Christi Blut und Gerechtigkeit" kaj "Saiwa tjalem" volis evidente varbi por la en 1879 evoluigita planlingvo.

En la jaro 1912 jam ekzistis tradukoj de vojagxrakontoj de May en 17 lingvoj. gxis nun liaj verkoj, kiuj intertempe ne nur en la germanlingva teritorio apartenas al la klasika aventurliteraturo, estas bibliografie registritaj en 35 lingvoj. Laste aldonigxis en aprilo 1998 "Winnetou III" en latina lingvo. Gxi publikigxis en la Karl-May-eldonejo (Bamberg-Radebeul) en la formo de la jam de 100 jaroj por la legantoj konataj "verdaj volumoj" krome en la decembro 1998 elektita eldono en la cxina lingvo. En la en 1913 en Radebeul fondita Karl-May-eldonejo publikigxis apud "Karl Mays Werke" (81 volumoj) ankau specialaj eldonoj kaj represoj de malnovaj eldonoj de la autoro, same kiel sekundara literaturo. Post anglalingva eldono de "Durch die Wüste" (In the Desert, 1955) kaj la menciita latinajxo la Karl-May-eldonejo (kune kun la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno) nun metas plian fremdlingvan titolon en sian eldonprogramon. Kiel novajxon gxi anoncis por novembro 1998 la titolon "Liberigo" (Eine Befreiung), la unuan tekston de May en Esperanto. La sukcesoplena autoro verkis la rakonton por la kolektajxo "Die Rose von Kairwan" (Osnabrück 1894), en kiun li metis krom tio du pliajn novversiojn de pli fruaj verkoj. En "Eine Befreiung" la autoro erpis el la plena trezoro de siaj motivoj, kion la Karl-May-eksperto Profesoro Heinz Stolte trafe priskribis en eseo: "Multkolora Oriento kun pejzagxoj kaj homoj, kutimoj kaj moroj, sekretoj kaj dangxeroj, kaj meze ene Kara Ben Nemsi, plena de pompo kaj gloro, la granda revo de mia memo en granda agado, en Kauba same kiel en la dezerto sin pruvanta."

Buch-RückseiteBuch-Vorderseite

La volumo "Liberigo" eldonigxs kun postparolo pri vivo kaj verkaro de May, verkita de la Dresdena Karl-May-esploristo Hans-Dieter Steinmetz, membro de la Scienca Konsilanta Komitato de la Karl-May-Domo en Hohenstein-Ernstthal. Tiu muzeeca institucio en la naskigxdomo de la verkisto dedicxas en sia daura ekspozicio specialan sekcion al la ekde 1945 aperintaj eksterlandaj Karl-May-eldonajxoj. Kiel baza teksto servis por la tradukintino Cornelia Rau el Freiberg la unua eldono de 1894, kiu aldonigxos kiel reprografia represo al la anoncata libro. Al la interesigxontoj por la do dulingva eldonajxo certe ne nur apartenos la tutmondaj esperantistoj, sed supozeble ankau la legantoj de May el la germanlingva teritorio, same kiel kolektantoj de represoj.

Winnetou I

Intertempe aperis ankau la Karl-May-verko "Winnetou I" kiel libro en Esperanto. La tradukadon aperas en la memeldonejo de Virgil T. Ritsch, kiel oni ankau povas legi en la interretpagxo

http://www.derheiligevirgil.de/

Sub cxi tiu retadreso vi povas legi la tradukon, sed ankau mendi la libron (tute malsupren).

Vidu ankau la pagxo de nia membro Bernhard Maurer

Karl May

naskigxis je la 25-a de februaro 1842 kiel kvina el 14 idoj de malricxa teksista familio en la saksa urbeto Ernstthal, ekde 1898 Hohenstein-Ernstthal. Post malgrau malsato sukcesaj studoj en la porinstruistaj seminarioj en Waldenburg kaj Plauen li eklaboris kiel helpinstruisto en Glauchau resp. kiel instruisto en fabrika lernejo en Altchemnitz. Pro "kontraulegxa utiligo de alies ajxoj" - li ne redonis gxustatempe luitan posxhorlogxon - li estis kondamnita en 1862 al ses-semajna mallibero kaj forstrekita el la listo de la kandidatoj por la instruoficejo.

May malesperis kaj decidis fari "teruran vengxon". Tio tamen restis cxe friponajxoj: Li sin prezentis kiel kuracisto kaj kiel "sekreta policisto", forkuris sen pagi kun mendita pelto, kontrolis la kason de vendejo konfiskante kelkajn monerojn. La agado staris en la centro, malpli la gajno. Dufoje li estis kondamnita al entute cxirkau ok jaroj en malliberejo Post la liberigo (1874) li komencis siajn laborojn kiel verkisto. Mallongaj humoreskoj kaj longaj kolportromanoj estigxis, same kiel aventurecaj "vojagxrakontoj", kiuj cxefe lokigxis en la Sovagxa Okcidento de Norda Ameriko (jam ekde 1875 kun la cxefo de la apagxoj Winnetou) kaj en la Oriento. En siaj verkoj May kreis revomondojn, kiuj ofertis al li tion, kion la reala vivo rifuzis. Per Old Shatterhand kaj Kara Ben Nemsi li kreis rolojn por si mem, per kiuj cxio sukcesis.

La verkoj aperis preskau senescepte unue en revuoj. Ekde 1892 estigxis el ili la "Gesammelte Werke", kiuj ekde tiam seninterrompe ofertigxis en la librovendejoj (krom en GDR gxis 1982).

Kiam Karl May estis atinginta ioman bonstaton, li acxetis en 1895 en Radebeul la vilaon "Shatterhand", en kiu li ekde tiam logxis. En 1899/1900 li faris la unuan vojagxon ekster Europon, kiu lin kondukis en la Orienton gxis al Cejlono kaj Sumatro. En autuno 1908 li restadis je la unua kaj lasta fojo en Ameriko.

La lastaj vivojaroj estis ombrumitaj per multnombraj procesoj, i.a. per akuzoj pro kalumnioj konekse kun la junulaj deliktoj kaj per kvereloj pri la kolportromanoj. Lia sanstato damagxigxis. Li mortis je la 30-a de marto 1912 en Radebeul.

(Übersetzung eines Textes des Karl-May-Hauses durch Cornelia Rau.)



Titolpagxo

Titelseite KMG

Impressum Datenschutz