Esperanto

Karl May

De Claus Roxin

La 30-an de marto 1912 en Radebeul apud Dresdeno mortis Karl May en la „Vilao Shatterhand“, de unu jarcento unu el la plej multe legataj germanaj verkistoj. Multaj figuroj de lia fantazio – Winnetou, Old Shatterhand, Kara Ben Nemsi kaj Hagi Halef Omar – atingis tiomgradan popularecon, ke la plejmulto de germanlingvaj gelegantoj estas ekde la junago profunde intimaj kun ili.

Lia ampleksa verkaro rezultis el eksterordinare malfavora kaj eventoplena vivo. Karl May naskigis la 25-an de februaro 1842 kiel kvina el dek kvar infanoj de ercmontara teknikisto en la saksa Ernstthal (poste Hohenstein-Ernstthal) en ekstrema povreco. Li farigis instruisto en popollernejo, perdis kiel deknaujarulo jam kelkajn semajnojn poste pro negrava mispaso sian profesion kaj pro mizero kaj obstineco kondutis nekorekte per kavalier-friponajoj, per kiuj li klopodis kontentigi siajn eksterordinaran fantazion kaj humiligitan prestigavidon. Sekve de tiuj misagadoj li estis devigita trasuferi kaptitecon dum ok jaroj.

Post sia liberigo (1874) li interesigis pri verkistaj aktivecoj. Komence li skribis antau cio hejmecajn novelojn kaj anonimajn primitiv-romanojn. La decida sukceso komencigis per liaj „Rakontoj pri vojagoj“, aperintaj libroforme ekde 1892. Per ili May priskribas aventurajojn de sia heroo en ekzotikaj regionoj, verkitaj en la unua persono, antau cio en la sovaga okcidento de Norda Ameriko kaj en la oriento. Li sukcesis tiomgrade sugeste kaj kolorplene prezenti tiujn fikciajn raportojn kun geografiaj kaj etnografiaj detaloj, ke la rakontoj pri vojagoj („Winnetou“, „Old Surehand“, „Tra la dezerto“) gisdate fascinas ciam denove generaciojn de legantoj, kvankam ties literatura valoro estas diversmaniere taksata. Ankau la humanisma tendenco de liaj libroj kaj ties aktivado favore al subpremataj popoloj (ekzemple indianoj kaj kurdoj) sekurigas al tiu ci „Sekspiro de la junuloj“ (lau Ernst Bloch) ciam denove aktualan intereson kaj simpation de sennombra legantaro.

Post la komenco de la nova jarcento Karl May venis en la fokuson de multnombraj procesoj kaj gazetaraj kvereladoj. La malkovro de liaj krimaj junulpekoj, la nerajtigitaj publikajoj pri liaj primitivaj romanoj kaj atakoj kontrau la literatura kritiko implikis lin en senfinajn batalojn pri honoro, autoraj rajtoj kaj verkista agnosko kaj kauzis finfine iom-post-iom la elcerpigon de lia sanstato. Dum tiu tempo tamen ekestis signifoplena, nun ne plu al la rakonto de aventuroj dedicita malfrua verko, kiu en bildigitaj vizioj kaj utopioj evoluigas la transkonfesian kristanecon kaj pacajn ideojn de la autoro („Kaj paco sur tero“, „En la regno de la argenta leono“, „Ardistano kaj Ginistano“).

La 22-an de marto 1912, ok tagojn antau sia morto, Karl May prelegis, aplaudata de pli ol 2000 geauskultantoj en Viena salonego, defendante siajn vivon kaj verkaron kaj samtempe propagandante la pacifismajn ideojn de Bertha von Suttner, nobelpremiitino. Si skribis en nekrologo pri Karl May: „Kiu estas auskultinta tiun belan maljunulon je tiu 22-a de marto dum plenaj du horoj, kiu entuziasme parolis en la plej altaj regionoj de la imagoj, tiu devis havi la konvinkon, ke en lia animo flamegas la fajro de boneco“.

(Teksto de speciala postmarko okaze de la 75-a datreveno de la morto de Karl May fare de profesoro doktoro Claus Roxin, universitato de Munkeno, prezidanto de la Karl-May-Societo (Karl-May-Gesellschaft). Eldontago: 12-a de februaro 1987.)

Motivo de la postmarko: „Winnetou – unu el la plej spektaklaj figuroj de la granda verkisto, formita lau la libro-kovrilo „WINNETOU I“, Karl May, kolektitaj verkoj, volumo 7-a, kun afabla permeso de Karl-May-Eldonejo, Bamberg.



Vidata per fremdaj okuloj: Karl May

(Fonto: flugfolio de la Karl-May-societo)


Li estas la plej elstara reprezentanto de tipo de poezio, kiu apartenas al la vere originalaj, kaj kiun oni povus nomi „poezio kiel plenumo de deziroj“

Hermann Hesse, 1919

Unuaranga scipovo, al kiu adheras sendube trajto de genieco.

Carl Zuckmayer, 1929

Karl May estas unu el la plej bonaj germanaj rakontistoj, kaj li eble estus la plej bona, se li ne estus estinta malrica, konfuzita proleto.

Ernst Bloch, 1929

La lasta granda mistikulo de nia literaturo

Arno Schmidt, 1955

Aminda nostalgiulo, kiun nevenkebla dezirego pelis el Radebeul en la mondon.

Curd Jürgens, 1955

Mi estas entuziasmigita admiranto de Karl May

Johannes Mario Simmel, 1973

Tia natura talento naskigas nur unufoje en jarcento.

Erich Loest, 1975

La idolo de mia infaneco, Winnetou, la stoika tribestro de la Apacoj el la Karl-May-romanoj.

Teddy Kollek, 1980



KARL-MAY-SOCIETO (KARL-MAY-GESELLSCHAFT)

Kie mi vidas grandajn efikojn, tie mi kutime premisas grandajn kauzojn. (Goethe al Eckermann, 21.10.1823)

KARL MAY estas la kreinto de Winnetou kaj de Old Shatterhand, de Hagi Halef Omar kaj de multaj aliaj figuroj, kiuj ekde nia juneco logadas en nia fantazio. Sed li skribis ankau librojn, kies orientala au amerika kostumo estis nur kamuflajo: malantaue prezentigas rigardoj en lian psikon kaj komplikan vivon. Tiu vivo, longtempe barita de legendoj, decide pliheligis dum la lastaj jaroj. Samtempe ni lernis legi liajn librojn ne nur kiel avantagajn rakontojn, sed ankau inversdirekte prilumi la kontrabandajojn en ili koditajn. La reciproka interludo de vivo kaj verko, de interpretado kaj esplorado pri faktoj, sed ankau la dispono de aliloke apenau atingebla literaturo estas la laborkampo de la KARL-MAY-SOCIETO.

Nuntempe ni scias, kiu sin kasas malantau la orientalaj nomoj en la romano „En la reglando de la argenta leono“ (Im Reich des silbernen Löwen), kiomgrade ekzakte estas la historia kaj geografia fono de liaj libroj, kiaj estis la fontoj de lia laborado, kiaj profundaj detaloj de liaj karaktero kaj biografio respeguligas en la romanfiguroj kaj en la agadlinioj. En liaj privilagaj rakontoj ni retrovas lian hejmregionon, en liaj herooj kaj kanajloj la kurbigon de lia vivo. Ni ankau plion scias pri la fortostrecoj, per kiuj li post sia restado en la pundomo retrovis la vojon al la vivo kaj post la venko pri la mizero de nesufice salajrita dependa laboro kiel verkisto farigis avangardulo, gis kiam subite je la kulmino de lia famo (komence de la jarcento) fijurnalista kampanjo, parte kalumnia pri liaj kulpuj dum lia pasinteco, preskau ruinigis lin kaj lian verkon.

Kiam la KARL-MAY-SOCIETO en 1969 estis fondata, la vasta publiko same kiel sciencistoj taksis la autoron prefere naiva junulo kun dubinda pasinteco. La pura amplekso de lia populareco (la germanlingva eldonkvanto de pli ol 80 milionoj) flankensovis lin en la angulon de senpretendaj multskribantoj. La KARL-MAY-SOCIETO nuntempe kun pli ol 1700 membroj en pli ol 20 landoj unu el la plej grandaj germanaj literaturaj societoj, esence kontribuis al la propra malkovro de May. Sed gi ne nur komprenas sin fokuso de la esplorado, sed samgrade kiel unuigo de fascinitaj amikoj de Karl May, dezirante sperti plion pri la saksa fantaziulo, sen mem deziri ekfunkciigi tajpilon. En la KARL-MAY-SOCIETO renkontigas germanistoj, juristoj, dommastrinoj, komercistoj, verkistoj, lernantoj, entute homoj entuziasmigitaj pri lia verko, kiuj volas inter si dividi gojon kaj scivolemon. La KARL-MAY-SOCIETO sin turnas ne al indiferentuloj, ankau ne intencas subteni kultan adoradon. Nenion kontrau May kiel inspirinton de liberaeraj prezentajoj kaj nomdonanto por indianaj ludoj. Temas por la societo pli pri senantaujuga, sobra kaj science solida, sed ankau en pli bona senco amatoreca okupigo pri May, manenmane de kritikema prudento kaj engagiteco pri tiu teksista filo, kiu por si kaj por ni kreis propran mondon.

Dum la unuaj jardekoj de sia ekzisto la KARL-MAY-SOCIETO evoluigis ampleksan represaj-programon kaj samtempe kreis multfacetan forumon por publikajoj pri la plej diversaj aspektoj de Karl May ekde lia biografio gis la interpretado de lia verko. La intertempe konsiderinda amplekso de sekundara literaturo pri Karl May estas plejgrandparte la merito de la KARL-MAY-SOCIETO kaj ties membroj. La societo krome gojas, ke gia laboro kaj la grandnombra interesigantaro ligita al gi instigis aliajn eldonejojn aperigi sammaniere faksimilajn presajojn de malnovaj originaloj. Membroj de la societo kunlaboris por la Karl-May-manlibro de Kröner-Eldonejo, por Karl-May-Leksikono pri figuroj (Igel-Eldonejo) kaj por publikajoj de aliaj eldonejoj pri Karl May.

Ciun duan jaron diversloke okazas membro-kunveno, ciun kvaran jaron la membro-kunveno laustatute elektas la gvidantaron.

Memkompreneble ciu agado de la societo kaj gvidantaro okazas honorofice, ciuj membrokotizoj, mondonacoj kaj aliaj enspezoj de la societo favorigas ekskluzive la literaturan agadon.



FAROJ DE LA KARL-MAY-SOCIETO (KARL-MAY-GESELLSCHAFT – KMG)

Jarlibroj de la societo

La jarlibroj, tole binditaj, po 300 gis 400 pagoj, aperadas ekde 1970 kaj kolektas la plej gravajn rezultatojn de la Karl-May-esplorado. De multaj jaroj, sen esti esoteraj, ciuj facetoj de la verkaro kaj vivo de Karl May estas prilumigataj. La jarlibroj enhavas krom eseoj kaj ampleksaj prezentajoj pri la historia respektive literatura fono de liaj verkoj dokumentojn, leterintersangojn kun samtempuloj, krome nekonatajn tekstojn de la verkisto en autentikaj reproduktajoj. La jarlibro finas per literatura raporto pri gravaj noveldonajoj de la koncerna jaro rilate la internan vivon de la societo.

Sciigoj

Kvarfoje dum unu jaro aperas sciigoj de la KMG en formato A 5, ampleksante po 64 pagojn. Ili enhavas raportojn pri aktualaj rezultatoj de la esploroj en diversaj ampleksoj kaj pri cio sciinda por ciuj membroj, kvankam ne cio gravas por jarlibro.

Post ciu deko da kajeroj aperas detala indekso enhavanta ciujn nomojn kaj terminojn de la priraportita tempo.

Karl-May-Societaj sciigoj

La KMG-sciigoj aperas kune kun la sciigoj, ampleksantaj cirkau 32 pagojn en kajero, do kvaronjare kaj samamplekse. Ili estas destinataj kontaktigi kun la membroj, enhavas indikojn pri novaj eldonajoj, kunvenoj kaj pri represitaj gazetaraj artikoloj. Sub rubriko de anoncetoj la membroj povas intersangi librodezirojn.

Specialaj kajeroj

Neregule aperantaj specialaj kajeroj pritraktas pli ampleksajn detalojn, kiuj pro siaj specialajoj taugas nek por la jarlibroj nek por la aktualaj sciigoj. La numero 88-a enhavas kompletajn indikojn kun registroj pri autoroj kaj temoj, aldone al la antauaj 75 ekskluzivaj kajeroj.

Materialoj pri la Karl-May-esplorado

Tiu ci brosurita serio (ciu volumo kun pli ol 200 pagoj) prezentas malpli konatajn tekstojn el la tempo de la procesoj (ekzemple „La dankema leganto“, 1902) kaj aliajn pli ampleksajn verkojn pri Karl May.

Represajoj

La Karl-May-Societo (en la germana KMG) reeldonis faksimile presitajn publikajojn de ciuj unuaj gazetaraj publikajoj de la autoro, kies teksto ofte grave diferencas de pli postaj libroeldonajoj. Tiamaniere laboroj estas disponeblaj, kiuj kelkfoje restas konservataj en ununura ekzemplero. Al ili apartenas krom la romanoj kiel la unuaj ses volumoj de la Radebeul/Bamberga eldonajo („Tra la dezerto“ ktp.), „Winnetou“, „Satano kaj Isariot“, la junularaj rakontoj „La trezoro en la argenta lago“, „La Naftoprincido“, „La bluruga Metuselaho“ ankau „La libro pri la amo“. La lasta menciita transdauris en nur unu ekzemplero, en privata posedo, la tempon. En teksta kaj komentaria volumo la kvazau nekonata Karl May estas ree prezentata. Ankau la duobla romano „Sceptro kaj martelo“, „La insulo de juveloj“, de kies unua parto ekzistas nur unusola ekzemplero, retrovigis dank al la Karl-May-Societo kaj estis faksimiligita.

Ciuj eldonajoj entenas interpretajn kaj biografiajn klarigojn en vasta amplekso, ofte kun ilustrajoj kaj konkordancoj al pagoj en pli postaj eldonajoj.

Ciuj jarlibroj, la komunikoj ekde la 52-a numero, la plimulto de la specialaj kajeroj kaj kelkaj titoloj de la materialoj kaj de la represajoj estas ankorau livereblaj. Prospektoj kun la enhavo de la jarlibroj kaj indikoj pri aliaj ankorau haveblaj titoloj kaj prezoj por la membroj estas mendeblaj ce la aferoficejo.

Nach oben scrollen